Soneto pri unu ĵaluzo
Norda Maro estas blunigra 
delfenoj briletas per ŝtalo 
lanterno lumas per cefalo 
kaj ĉielo ŝajnas verdigra 

vivo sur jaĥto mezuriĝas 
ĝuste per longeco de ondo 
dum kriado griziĝas mondo 
jaĥtaj skiparanoj vertiĝas 

senco troviĝas en kverelo 
ĉu belo estas ripetebla 
temas pri pli alta nivelo 

kiam sento estas ĵaluza 
konscio agas kvazaŭ febla 
kaj poste fariĝas obtuza
Zuriko, la 23an de novembro 2006