Soneto pri venĝo de caro
caro Putin ŝatas mortigi 
Anna Politkovska pafita 
kaj Litvinjenko venenita 
spiono spionon intrigi 

sendepende de la prijuĝo 
sed Litvinjenko ankaŭ murdis 
situacio ne absurdis 
li ne havis ŝancon por fuĝo 

caro nun estas tre kontenta 
sed ankaŭ grandan zorgon havas 
ĉar formo estis evidenta 

oni ne povas polonion 
trovi en apoteko - pravas 
tiu kiu diras nenion 

Zuriko, la 27an de novembro 2006