Soneto pri tapiŝaĉeto
Barbara serĉas interrete 
etaĵojn - tre ofte aĉetas 
poste ridas aŭ eĉ obĵetas 
kiam truoj restas buĝete 

trovis tapiŝon kaj dufoje 
klikis kompreneble pagis 
ankaŭ dufoje kaj ne blagis 
pagado kaŭzis paranoje 

laŭ banko pago estas pago 
oni ne povas ĝin nuligi 
kaj por ni estas vera plago 

vendanto la monon redonis 
kaj nun ni povas nin instigi 
por averto kiu trombonis 
Zuriko, la 29an de novembro 2006