Soneto kun mirakla savo
serĝento kaj subleŭtenanto 
l' unua min ĉiam protektis 
la dua edukon neglektis 
ĉar li estis punkomandanto 

li estis senvole pafita 
kaj tial mia konscienco 
estis vundita per potenco 
kiu estis poste venkita 

mi longe pro tio suferis 
kun Patrino en Hela Monto 
mia timego malaperis 

de tiu mirakla momento 
mildas mia spirita konto 
kaj per danko pleniĝas sento 
Zuriko, la 5an de novembro 2006