Soneto kun morta stabilo
tie estis jam de komenco 
ke la efekto de progreso 
devenis de ribelproceso 
kaj ne de solida potenco 

nur kontraŭ ruzulparazitoj 
ekestis civilizacio 
sen ĉeesto de tradicio 
tute brutale sen hezitoj 

unuflanke "stabilizado" 
aŭ "kvietstato de spirito" 
apude demaralizado 

dum revolucioj detruis 
amaso fariĝis dungito 
de tiuj kiuj ĵus konstruis 
Zuriko, la 9an de novembro 2006