Soneto pri unu informo
en tagilo oni informis 
ke duono de aidosoj 
devenas de geedzaj ĵosoj 
tamen konkludojn mi ne formis 

eble iu provos konkludi 
por ke ne akiri efekton 
kiu povas havi infekton 
tiun problemon indas studi 

mi alklikis l' polan vortaron 
de la scienca eldonejo 
kaj mi ne trovis ĝustan varon 

aidoso tie ne estas 
en PIV troviĝas - ĝusta ejo
kontraŭaidose protestas
Zuriko, la 1an de decembro 2006