Soneto pri Ivo Lapenna
ni povus de bovlo la sama 
komune manĝi kaj diverse 
pensi eĉ tre ofte inverse 
agi laŭ maniero fama

li povis pri ĉio paroli 
imponis lia multflankeco 
kaj en problemoj imuneco 
oni devis por li aboli 

niaj vojoj estis aliaj 
sed nun mi pri li multe legis 
pripensoj estis idiliaj 

li estis homo malimita 
originaleco lin tegis 
per lia verko bonkvalita 

Zuriko, la 15an de decembro 2006