Soneto pri stratomalfermo
Limmat-Quai - la malnova strato 
denove estas malfermita 
tutan jaron renovigita 
ekestis "politikklimato" 

sur la bombono de knabino 
"Ni dankas por via indulgo"
kaj "Ni konstruas por Zuriko" 
poste estis pano kaj vino 

du partoj - apude pavima 
post la kvara ponto asfalta 
verŝajne pro Limmato lima 

oni riveron malvastigis 
kaj nun ĝi fariĝis ekzalta 
lago ĝin iom rapidigis 
Zuriko, la 2an de decembro 2006