Soneto kun iama vento
io finiĝas kun bedaŭro 
ĝi estis kaj ne plu revenos 
homo certe tion eltenos 
tamen li kontentus pri daŭro 

restas malpleno kaj demando 
ĉu lia tasko estis ĝusta 
incita amaso maljusta 
reagos por arda komando 

cindron restantan post kaoso 
disblovos vento jam iama 
kaj venos agrabla etoso 

denove blovos "nova vento" 
nova situacio drama 
same timigos por momento 

Zuriko, la 20an de decembro 2006