Soneto kun kristnaska ŝtono
alie ol iam - ĉifoje 
ĉe kara Vernero - bopatro 
de Barbara - fondua kalfatro 
stomaka - kiel ĉiam ĝoje 

venas poema rememoro 
de vigilio poemeja 
mankas jam ŝtono mueleja 
sed feliĉe restas humoro 

frato skarlatine ne mortis 
sed alie - pulmokancere 
kaj morto same triston portis 

neniu serĉis kristnaskstelon 
sed nur imagis ĝin sincere
ĉar nebulo kovris ĉielon 
Kollbrunn, la 24an de decembro 2006