Soneto - kvara Ordinara
mi negas agado de fratoj 
iu pensus pri mia esto 
ĉe aliaj - mi per protesto 
vokas ke baldaŭ venos fatoj 

progresoj estas evidentaj 
ĉar la ŝtato nun disvolviĝas 
sed kie merito troviĝas? 
regantoj ne estas prudentaj 

se iu elpensas spontane 
ion kaj komence reiras 
grandaj kostoj perdiĝas vane 

komunumoj falas bankrote 
registaro centraliziras 
kaj mizereco kreskas kvote 
Zuriko, la 3an de decembro 2006