Soneto disiĝa por ĉiam
ĝis nun mi skribis por aliaj 
de nun mi skribos nur por si mem 
kiam alvenos funebra tem'  
ekestos tempoj idiliaj 

dek du jaroj estis por l' mondo 
la tuta resto estos mia 
ĉu ĝoja aŭ melankolia? 
dependas de amika rondo 

ĉio kion mi volis diri 
estis poeme registrita 
pri mankoj mi ne povas miri 

eble mi pri io forgesis 
kio eĉ estis regurgita 
prefere mi vivon karesis 
Venecio, la 30an de decembro 2006