Soneto kun filozofbarboj
Frederiko Engels Karlo Marks 
la manifesto komunisma 
estis certe tro optimisma 
por disvolviĝi sen antraks' 

tiu simpla nobla ideo 
ekestis kiel eklezio 
por terura revolucio 
sed dum batalo sinkas kreo 

en ĉiu ideologio 
estas kodekso pri direkto 
precipe al patologio 

filozofoj ne antaŭvidis 
ke estos tragika efekto 
(pri kiu ili ne decidis)
Zuriko, la 6an de decembro 2006