Soneto pri plaĝa dometo
ni flugis super nia bazo 
super dezerto senmezura 
kiel raba birdo vultura 
fine mi venis al oazo 

setlejo estas tre flegata 
sed iom morta ĉar sen homoj 
ĉie staras malplenaj domoj 
por ni afero akurata 

silenta plaĝo - akvo varma 
tiel ke ni povas eniri 
kaj pri koloraj fiŝoj miri 

vidindaĵo estas tre ĉarma 
post l' tuta tago sub sunero 
mi ruĝas kiel en infero
Hurgada, la 12an de februaro 2006