Soneto pri sennorma manĝo
lukshotelo en Egiptio 
signifas multe da manĝaĵoj 
kaj pitoreskaj vidindaĵoj 
ĝuste por mia sonetio 

ni rigardas plenajn telerojn 
sen mencioj pri naciecoj 
kun miksaĵoj de multaj pecoj 
rememorantaj degenerojn 

tuj oni rimarkas devenon 
laŭ manĝoartifika kvanto 
ne per uzo de Esperanto 

nun mankas aristokratio 
sed por nuna demokratio 
oni servas l' saman solenon
Hurgada, la 17an de februaro 2006