Soneto pri serĉo de temo
kiel tigro mi nun moviĝas 
li serĉas manĝon kaj mi temon 
por ke mondon montri dilemon 
ke "volas" ne estas "kreiĝas" 

sed reverso de tiu vero 
posedas grandegajn meritojn 
kaj trapikas ĉiujn orbitojn 
eĉ se ne de tro saĝa sfero 

mi serĉas daŭre en bankuvo 
en spegulo mi palpebrumas 
kun sonoriloj daŭras pruvo 

ĝuste mi vidas en ĉielo 
kiel anĝelo fluge zumas 
mi ekscias tiel pri celo
Zuriko, la 2an de februaro 2006