Soneto pri sanktdiferencoj
ambaŭ sanktaj - pastro Twardowski 
kaj Johano Paŭlo la Dua 
unu por l' dua malkongrua 
ne volis servuton agnoski 

ili vagadis alivoje 
la unua apud lagkanoj 
kaj la dua tra oceanoj 
kun Dio kaj dioj multfoje 

kial mi en moslema lando 
pripensas pri la fenomenoj 
ligitaj kun kristandemando? 

ĉar mi havas nur unu libron 
ĉielarkan sen lokpostenoj 
de kiu mi ricevas fibron
Hurgada, la 20an de februaro 2006