Soneto pri malscia bando
mallonga ankaŭ malkorekta 
estis tiu monstra parolo 
kun politikaĉa petolo 
"mi donas subtenon" - afekta 

Dio honoro kaj patrujo 
elektitaj parlamentanoj 
kaj ŝanĝemaj registaranoj 
en la tuto estas plebujo 

ne kredu ke ili ne aŭdis 
pri terurecoj en Irako 
ili tiun agon aplaŭdis 

tiu bando tre bone scias 
pri tute maljusta atako 
diboĉoj krude emocias
Hurgada, la 21an de februaro 2006