Soneto paca antaŭ ŝtormo
sinjoroj - vi iam perfidis 
nacio vin pune pritraktis 
sed eble Dio grace aktis 
kaj nun vi savigon algvidis 

vi ne troigu viajn rolojn 
faru tion kion mens' diras 
pri miraĝoj vi jam ne miras 
atentu - ne perfidu polojn 

"tiel tenu" - la kapitano 
nun estas pri kurzo kontenta 
ĝis la venonta uragano 

ŝtormo venas neatendite 
sen preciza direkto venta 
ŝipo povas droni subite
Zuriko, la 7an de februaro 2006