Soneto pri fanatigado
pri la simboloj religiaj 
diris mi l' dekan de septembro 
naŭdek sepan - kiel malmembro 
mi skribis en sentoj magiaj 

pastro Twardowski iam diris 
"la mondo estas pli kristana 
ol religia" - esprimo spontana 
pri kiu profano ne miris 

nunaj kazoj tion kontraŭas 
ĉar multaj forgesas pri tio 
ke homa estas religio 

la batalantaj demonstrantoj 
en la tuta muzulmanio 
estas servaĉaj intrigantoj
Zuriko, la 8an de februaro 2006