Soneto okaze de voko
iu tre ofte telefonas 
povas esti de familio 
aŭ eble sennoma mafio 
kiu per murdigo imponas 

mi portis branĉojn de foiro 
kaj burĝonoj bele verdiĝis 
vendisto turko agrabliĝis 
kaj ricevis ion kun miro 

kiu legis biografiojn 
de verkistoj tiu memoras 
ke ili havis familiojn 

infanoj malsatis senĉese 
kaj nun historio vaporas 
per ŝuldoj prenitaj karese
Zuriko, la 11an de marto 2006