Soneto stabilizatura
ĉu ni stabilizigu turon? 
stabilizaturo - la vorto 
signifas sistemon de forto 
kaj alivorte diktaturon 

malsano de trolibereco 
estas videbla en Polio 
mia perdita nostalgio 
avertas pri la falsa speco 

oni emociiĝas vane 
kaj tio fariĝas principo 
afero aspektas vulkane 

ekestis stabilizaturo 
en kiu regas unu tipo 
trioble tute sen humuro
Zuriko, la 2an de marto 2006