Soneto - nova testamento
mi skribis iam testamenton 
kaj nun mi povas ĝin ripeti 
ĉar neniu rajtas ĝin treti 
mi vokas lastan sakramenton 

mia volo estu plenita 
de mia edzino Barbara 
li scias kiel estos tara 
mia restaĵo forlasita 

ĉion kion mi nun posedas 
poemojn muzikaĵon bildojn 
mi al ŝi nerevoke cedas 

por ĉiuj mi deziras belon 
al akvo oni ĵetos cindrojn 
spirito flugos en ĉielon
Zuriko, la 20an de marto 2006