Soneto pri diversaj uloj
por neutraluloj - nur flanke 
por komunuloj - grandaflikto 
por solidaruloj - konflikto 
por stabiluloj - kontraŭtanke 

tio signifas ke mi estas 
persono ne alĝustigata 
de aliuloj blasfemata 
mi pripensas kiu honestas? 

feliĉe estas ankaŭ homoj 
kiuj ŝatas mian verkadon 
kaj trovas veron inter komoj 

mi dankas por tiuj helpemaj 
kiuj kulturigas legadon 
kaj flustras pri temoj dilemaj
Zuriko, la 7an de marto 2006