Soneto tuŝanta klavaron
iu tuŝetas klavojn milde 
melodio jam forgesita 
iras tra pordo malfermita 
konatulo aperas ŝilde 

mi sidas sur olda kanapo 
kaj aŭdas senmove silenton 
en klavaro kaŝitan senton 
perditan ie sur la mapo 

plektitaj kun araneaĵo 
ombroj formas verŝajne hanton 
kiu transformiĝas al draĵo 

al salono venas Ĥimero 
kaj kantas ĝuste mian kanton 
pri silento apud rivero
Zuriko, la 9an de marto 2006