Soneto kun la paska revo
por familianoj amikoj 
konatuloj kaj malkonatoj 
malsanaj sanaj kun konstatoj 
mi sendas bonon sen indikoj 

mi deziras vin modestecon 
se temas pri troa manĝado 
ankaŭ anstataŭ gastigado 
de enuantoj trankvilecon 

por ke ĝojo pro Insurekto 
estu komenco de la forto 
kiu fruktiĝos per respekto 

por ke decidu nur prudento 
pri ĉiuj paŝoj je komforto 
kaj sen milita akcidento 
Venecio, la 15an de aprilo 2006