Soneto kun la varma domo
sur San Marco festa tumulto 
de kiu ni volas foriri 
iom plue pacon akiri 
fore de venecia kulto 

ni revenas al Sankta Kruco 
kie inter eĉ tri ĝardenoj 
dividitaj per muraj ĉenoj 
estas nia fontana ŝpruco 

neniu nin vidas - ni tamen 
de nia loĝejo rigardas 
l' tutan sanktkrucan ĉirkaŭaĵon 

post vojo ni prenas trinkaĵon 
kaj sur terasoj ni bulvardas 
ĝis sonoriloj vokos amen 
Venecio, la 16an de aprilo 2006