Soneto pri diversaj spertoj
por paska lundo ni ekplanis 
iri al proksimaj preĝejoj 
kie iam doĝaj cindrejoj 
en sarkofagoj diafanis 

ni venis al Frari (al Fratoj) 
admiri belegajn artaĵojn 
de Ticiano mirindaĵojn 
kaj poste ni vagis tra stratoj 

survoje ni trovis manĝejon 
"Refilo" - (malgustoj plendumoj) 
baldaŭ ni atingis loĝejon 

ĝardenoj odoris per floroj 
laŭ niaj posttagaj resumoj 
ne taŭgas por ni ĉiuj moroj 
Venecio, la 17an de aprilo 2006