Soneto datrevena spite
ĉu ni malfermos ĉiujn tombojn 
de malsenteco hipokrita 
pola papo enpacigita 
antaŭ ĉio ne ŝatis bombojn 

pola ĉefministro kandelon 
bruligas por papa omaĝo 
kaj por soldata avantaĝo 
en Irako uzi ŝrapnelon 

jen perfida hipokriteco 
laŭdi papon kaj kontraŭagi 
papa volo restas depreco 

amaso da hipokrituloj 
klopodas konsciencon dragi 
kontraŭ papo kiel piuloj 
Bastiono de Silento, la 2an de aprilo 2006