Soneto sur Granda Kanalo
la vetero estas mendita 
sur Granda Kanalo gondoloj 
kun grandaj veneciaj toloj 
ĉiu leone ornamita 

tiuj centoj da flagoj vente 
estas bildo de la fabelo 
milda senkolizia ŝvelo 
de gondoloj pasas silente 

en la mezo de la parado 
sur malnova ŝipo kantoro 
kantas pri granda navigado 

"ciao Venezia" "O sole mio" 
repetiĝas l' vorto "amoro" 
kun aldona melankolio 
Venecio, la 22an de aprilo 2006