Soneto kun interretprovo
tio ankoraŭ ne okazis 
koncertprovo en komputilo
de Zurik' al Hanovro milo 
da kilometroj - ni emfazis 

Witold Czajkowski en Hanovro 
ludis piane kaj mi kantis 
en Zuriko alie ĉantis 
ekestis nova bardmanovro 

la provo okazis tre arde 
ni ĝin ne planis ne pripensis 
ideo alvenis hazarde 

poste aperis la reflekso 
ke l' ekzerco nur nin incensis 
sed mankas esprima konvekso 

Zuriko, la 25an de aprilo 2006