Soneto pri murdo mp3
belgon du junaj poloj murdis 
ĉar li ne volis ilin doni 
diskludilon - provis admoni 
sed vana defendo absurdis 

nun oni skribas ke ciganoj 
murdis junan belgon - ne poloj 
sed tio estas krimpetoloj 
de arogantaj nacianoj 

dum atencoj en Egiptio 
pereis multaj malŝulduloj 
pro fanatika religio 

ĉu Dio mortintojn bezonas?
je tio kredas mortiguloj 
ĉar krimo ilin tre imponas 


Zuriko, la 27an de aprilo 2006