Soneto kun patrodemandoj
doloras pro filo-ŝtelisto 
simulas ke tute ne scias 
kaj tre kolere emocias 
ĉar perdis esperon puristo 

tristas patro pro frenezulo 
vivanta kvazaŭ liberece 
sen kompato diletantece 
aganta kiel almozulo 

bedaŭras patro pro trompanto 
kiu ludas milionulon 
laŭ kaso estas bankrotanto 

kiel fartas patro de filo 
ĉu li blasfemas aliulon 
aŭ konvinkas lin por utilo? 
Bastiono de Silento, la 4an de aprilo 2006