Soneto - sperto post koncerto
interesiĝas min dankemo 
de homoj kiuj tekstojn aŭdis 
kaj longe post kanto aplaŭdis 
eĉ se estis malica temo 

kiu traktis ilin malbone 
ĉar ili vivas en socio 
mokanta ĉion je malscio 
popolaĉe kaj malimpone 

Witold Czajkowski ludis bele 
Helmut Vogel legis fervore 
publiko reagis miele 

mi kantis ankaŭ esperante 
kaj por esperantistoj glore 
sed sen ili - interesante 
Zuriko, la 14an de majo 2006