Soneto kun malheligado
kiam ni ĉirkaŭe rigardas 
estas pli da tristo ol ĝojo 
ĉe aliaj restas nur bojo 
kaj ni siajn erarojn gardas 

ni ne akceptas nian sorton 
samtempe ne prenas novaĵojn 
tre ofte ombrigas helaĵojn 
ne mezurante ĝustan forton 

feliĉe ni ankoraŭ kredas 
ne nur je sekreta supraĵo 
sed ankaŭ pri deva strebaĵo 

ni per nia batalo pledas 
tamen malgravas valoraĵo 
kiu ne estas nia draĵo 
Zuriko, la 16an de majo 2006