Soneto pri informostato
"ĉu estis apud vi malbono?" 
"inverse - mi fartas bonege 
sen ago certe oscedege 
kaj problemojn solvas admono" 

"ĉu Günter Grass estas tro krea?" 
"mi por li la libron donacis" 
"pro unu titolo mi ŝmacis" 
"Günter Grass kritisiert USA" 

"en Tages-Anzeiger titolo" 
"la varsoviaj hipokritoj 
scias pri tiu artikolo"

"li estis dum libra foiro 
ili diris nur pri meritoj 
ne pri de Irako reiro" 
Zuriko, la 27an de majo 2006