Soneto manie okula
du kreteniĝintoj ŝi kaj li 
de konata de mi lernejo 
ŝi ranino kaj li ranbejo 
volis siajn mensojn distili 

mi donas nun neniujn nomojn 
de ili kaj de instruejo 
ĉar mi hontas pro komunejo 
en kiu mi vidis fantomojn 

afero estas sensignifa 
sed mi pri ĝi iom mencias 
ĉar ĝi estas ankaŭ specifa 

ne enviu pro intelekto 
kiu eĉ halucinacias 
kiam ekscias pri efekto 
Bastiono de Silento, la 5an de majo 2006