Soneto preta sub leonoj
dum la renkontiĝo de poloj 
etoso estis simpatia 
interesa kaj familia 
kun multaj ŝercoj kaj petoloj 

mi sidiĝis ĉe tiu tablo 
ĉe kiu estis artistinoj 
de diversspecaj disciplinoj 
disputo pasis kun kapablo 

amika paro min alportis 
per aŭto kaj post la klaĉado 
denove al hejmo reportis 

Norbert Paprotny naskiĝtagon 
festas do mi kun gratulado 
kuras alportante imagon 
Zuriko, la 6an de majo 2006