Soneto pri Svisa Gvardio
Svisa Gvardio por la papoj 
servas fide de kvincent jaroj 
de mezepokaj kontraŭstaroj 
ĝis nuntempaj tragik-varapoj 

estas fiero por Svislando  
kaj la ekzemplo por homaro 
soldatoj ĉe paca altaro 
restas kaj ne ĉe militbando 

en historio ĉe komenco 
cent kvardek sep gardistoj falis 
prenante papon de atenco 

hieraŭ tridek tri rekrutoj 
per la ĵuro fidon signalis  
mi alskribiĝas al salutoj 
Zuriko, la 7an de majo 2006