Soneto kun sonĝo pri maro
sonĝis mi pri la oceano 
per grandegaj veloj zumanta 
kaj per ŝanĝaj ventoj kantanta 
ĵetanta konkojn uragano 

verŝajne mi devas reveni 
kiel lupino al arbaro 
al grandega senlima maro 
por jaĥtvojaĝon entrepreni 

mi estis ofte sur la rando 
de profunda mara abismo 
"neniam plu!" estis komando 

poste mi denove navigis 
al limo de objektivismo 
kaj aliajn aventurigis
Zuriko, la 16an de junio 2006