Soneto trejnadterapia
estas fizioterapio 
la profesio kiu homon 
reparigas uzante dromon 
se mankas psikoterapio 

venas aliaj cirkonstancoj 
ekzemple helpas masaĝado 
kiam pro simpla tropezado 
visceroj kalas apud rancoj 

Michael Sinn de Germanio 
estas impona terapeŭto 
kaj masaĝas min en Svisio 

li povas forigi doloron 
konata homeoteleŭto 
diras "flegu moron kaj koron"
Zuriko, la 22an de junio 2006