Soneto pri someraj planoj
sur interreta paĝo "kio...?" 
la enhavo estis ŝanĝita 
alivorte somerigita 
sed fakte ŝanĝiĝis nenio 

ankaŭ l' samaj paĝoj "was...?" kaj "co...?" 
estis ŝanĝite neŝanĝitaj 
alie fotografiitaj 
laŭ vektoroj por litero "So" 

alidire ni forveturos 
de Bastiono de Silento 
kaj en montoj ni aventuros 

sekvos Florenco poste maro 
por ne nur naviga momento 
finfine mankos kalendaro
Zuriko, la 23an de junio 2006