Soneto pri somera ŝtormo
"mi vidis ŝtormon" ne sufiĉas 
oni devas aldoni "veran!" 
kun tondroj kaj fulmoj inferan 
kies vento hurlas kaj kriĉas 

vidi ne signifas travivi 
en Bastiono de Silento 
estas tute sekura ento 
mi devas nenion derivi 

kaj iam balancanta maro 
ĵetadis jaĥton aliflanke 
ofte helpis simple gitaro 

poste alvenis senventeco 
kaj morta ondo batis planke 
ankaŭ ne estis trankvileco 
Bastiono de Silento, la 25an de junio 2006