Soneto kun fremdaj meritoj
perceptu tiun fenomenon 
ke granda kvanto de profitoj 
ne de propraj venas meritoj 
plago tuŝas ĉiun terenon 

diri pri ne sia indeco 
por kaĵoli estas facile 
sed ofte estas maltrankvile 
kiam troiĝas erareco 

priskribado de historio 
havas ankaŭ ne siajn vortojn 
kaj falsajn eldonas raportojn 

diletanteca eŭforio 
ofendas tragediajn sortojn 
kaj kreas sociajn malfortojn  
Zuriko, la 29an de junio 2006