Soneto pri kelkaj necesoj
post eta promeno post dormo 
organismo ĝuste ripozis 
kaj vivo jam novaĵojn dozis 
per iu terura informo 

mi devas iri al banejo 
kaj poste ne televidado 
sed okupigos min legado 
ĉar libroj estas trezorejo 

en paŭzoj mi legas devige 
ion por recenzo elekti 
ankaŭ povas agi instige 

kelkajn minutojn por gazetoj 
informojn mi emas neglekti 
ĉar venas novaj necesetoj 
 
Zuriko, la 3an de junio 2006