Soneto pri subĵurnalistoj
ĵurnalistoj - la serviluloj 
de regantaj trupoj en landoj  
en kiuj superas komandoj 
ŝanĝigas homojn al sklavuloj 

ĉiu sciis vidis kaj aŭdis 
ke l' unua sekretario 
estis kapabla pri nenio 
sed ĵurnalistoj lin aplaŭdis 

nun la samaj servilulaĉoj 
kulturas la saman servaĉon 
en ĉiuj propagandaj klaĉoj 

pro la stato tro asidua 
socio konstruas ŝtataĉon 
je ĉiutageco enua 
Bastiono de Silento, la 4an de junio 2006