Soneto pri domo Alpine Lodge
hotelo en Saanen komforta 
ligna domo akomodita 
per arkitekto adaptita 
al nova funkcio montsporta 

hotelestro rajtas prestiĝi 
vintre venas multaj skiistoj 
sed ankaŭ somere sportistoj 
havas ĉion por muskoliĝi 

nia sude vidanta ĉambro 
estas granda kaj ornamita 
per bluo kaj rezina ambro 

antaŭ balkono staras tendo 
de indianoj konstruita 
por iu sorĉista transcendo 
Saanen, la 16an de julio 2006