Soneto pri manĝoevito
matenmanĝo estis bongusta 
aspekte nur ne en realo 
ĉar mi ne manĝas - jen banalo 
tamen decido ŝajnas ĝusta 

laŭ aliaj estas strangeco 
pro iuj pekoj pentofaro 
ni tuj foriros al montaro 
kaj mi forgesos pri manĝeco 

malvarma akvo en lageto 
ni iras supren kaj survoje 
invitas nin taverna preto 

enirante knajpon mi sentis 
apetiton - mi fartis ĝoje 
sed anstataŭ manĝi mi pentis 
Saanen, la 17an de julio 2006