Soneto laŭ biografio
mi naskiĝis en Podolio 
apud Trembowla en vilaĝo 
Łoszniów kaj nun por omaĝo 
mi memoras pri idilio 

poste milita translokiĝo 
vojaĝo kun Ruĝa Armeo 
postmilite mirakla kreo 
tuja nekredebla saniĝo 

instruisto trovis talenton 
kaj alvenis multaj premioj 
rapide mi forlasis genton 

poste mond' min depravaciis 
kun diversaj anomalioj 
pri kiuj mi tute ne sciis 
Saanen, la 18an de julio 2006