Soneto pri limo de lingvoj
de Saanen al Rougemont ni vagas 
tie trairas lingvolimo 
ankaŭ per alia animo 
oni por miskompreno pagas 

bonjour kaj grüezi tuj miksiĝas 
konduktoro france parolas 
servistino germane volas 
ambaŭ simile afabliĝas 

mi mendis ion esperante 
"mineralan akvon mi petas" 
ŝi komprenis kaj servis hante 

piedoj piŝtiĝis al kolo 
sed mi ankoraŭ vojon tretas 
multlingve ĉar mi estas polo
Saanen, la 20an de julio 2006